Muzeo de Bahavalpur
Aspekto
Muzeo de Bahavalpur | |||
---|---|---|---|
urdue بہاولپور عجائب گھر, angle Bahawalpur Museum | |||
Arĥeologia muzeo | |||
Enirejo de la muzeo. | |||
muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Panĝabio | ||
Municipo | Bahavalpur | ||
Koordinatoj | 29° 23′ 24″ N, 71° 41′ 8″ O (mapo)29.3971.68555556Koordinatoj: 29° 23′ 24″ N, 71° 41′ 8″ O (mapo) | ||
Estiĝo | 1976 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
Tuta stoko | 58 000 artefaktoj | ||
Speco de muzeo | Arĥeologia muzeo; artgalerio; heritaĝo; moderna historio; religio. | ||
|
|||
|
|||
Muzeo de Bahavalpur | |||
Vikimedia Komunejo: Bahawalpur Museum [+] | |||
La Muzeo de Bahavalpur (urdue بہاولپور عجائب گھر), starigita en 1976,[2] estas muzeo pri arkeologio, arto, heredaĵo, moderna historio kaj religio. Ĝi situas en la urbo Bahavalpur, en provinco Panĝabio de Pakistano.[1] Ĝi estas sub la kontrolo de la registaro de la distrikto Bahavalpur.
La direktoro de la muzeo estas Muhammad Zubair Rabbani (julio 2022).[3]
Galerioj
[redakti | redakti fonton]La jenaj estas la ok galerioj de la muzeo:[1]
- Galerio pri la Pakistana Movado, kun kolekto de fotoj rilate al la Movado kaj de ĝiaj gvidantoj.
- Arkeologia galerio, kiu rakontas la arkeologian historion de la regiono.
- Islama galerio, kiu elmontras armilojn, pentraĵojn, teksaĵajn specimenojn kaj verkojn el metalo rilate al la historio de Islamo.
- Galerio pri la regiona kulturo, kun specimenoj de ĉiutagaj objektoj uzitaj fare de homoj en la dezerto Ĉolistano kaj de la distriktoj Bahavalnagar, Bahavalpur kaj Rahim-Jar-Ĥan.
- Galerio pri numismatiko, kun pli ol 300 moneroj.
- Galerio pri la Korano, kun manuskriptoj, surskriboj kaj aliaj koranaj dokumentoj.
- Galerio pri Bahavalpur, montranta fotojn kaj artikolojn rilate al la princlanda ŝtato Bahavalpur, kiu estis la dua-plej granda ŝtato en la tiama brita Raĝlando.[4]
- Galerio pri Ĉolistano, montranta arton kaj heredaĵon pri la Ĉolistana regiono.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Bahawalpur Museum (angle). bahawalpur.gov.pk. District Government Bahawalpur. Arkivita el la originalo je 17-a de aŭgusto 2010. Alirita 1-a de decembro 2010. Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-17. Alirita 2023-01-20.
- ↑ Bahawalpur Museum (angle). Alirita 3-a de junio 2022.
- ↑ 275th celebrations of Bahawalpur State will be held in Feb 2023 (angle) (31-a de majo 2022). Alirita 8a de Julio 2022.
- ↑ . Retracing Bahawalpur's glorious past (angle) (2-a de aŭgusto 2020). Alirita 2022-07-08.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahawalpur Museum en la angla Vikipedio.